Sophie Reinheimer
En la salik-arbusto
Du fabeloj
Aŭtoraj rajtoj
Kopirajto © de la germana originalo (sen jaro) Sophie Reinheimer (1874-1935)
Kopirajto © de la Esperanto-traduko 2016 Theodor Wittenberger kaj Übersetzungsbüro G. Lennartz
Alle Rechte vorbehalten / Ĉiuj rajtoj rezervitaj / All rights reserved.
(Al la kolofono)
Enhavo
En la salik-arbusto
La laktokruĉo
La aŭtoro
Kolofono (en Esperanto)
Impressum
Impressum
© Sophie Reinheimer (1874-1935)
© 2016 Übersetzungsbüro G. Lennartz (Esperanto-Übersetzung)
Alle Rechte vorbehalten.
ISBN: 9783839169025
Herstellung und Verlag: BoD - Books on Demand, Norderstedt
En la salik-arbusto
Ĉi tiu gastejo estis bele situita meze sur herbejo inter floroj kaj herboj, kaj malsupre, tuj ĉe la domo, preterfluis rojo.
Sed ne pensu pri ordinara gastejo — domo farita el ŝtonoj — ne, mi opinias simple la salik-arbuston, kiu staris ĉe la rojo.
Oni ja povas diri, ke ĝi estis gastejo, ĉar ĉiutage multaj, multaj gastoj alvenis tien: papilioj kaj birdoj, abeloj, skaraboj kaj limakoj. La gastejo »La salik-arbusto« estis konata sur la tuta herbejo. Nenie estis tiel agrable malvarmete, nenie oni aŭdis tiel belajn koncertojn kaj tiel bonan dancmuzikon, kaj nenie oni aŭdis tiom da novaĵoj kaj interesaĵoj.
La gastejon »La salik-arbusto« vizitis ne nur herbejanoj, ne, eniris ankaŭ multaj fremdaj vojaĝantoj, kaj tiuj rakontis multon pri la vasta ekstera mondo.
Jen estis iam la dika sinjorino Ladskatolo, kiu alvenis el proksima urbo. La legomo, kiun ŝi antaŭe enhavis, estis formanĝita, ŝia vivo nun estis senenhava, kaj ŝi ekvojaĝis. Sinjorino Ladskatolo estis amuzema kaj rakontis pri la urbo, la grandaj fabrikoj kaj la belaj vendejoj. La gastejo »La salik-arbusto« tre plaĉis al ŝi, kaj ŝi volonte restus pli longe, sed maljuna virino, kiu preteriris la salik-arbuston, ŝin levis kaj portis hejmen.
Alia gasto, kiu ankaŭ pasigis tie kelkajn tagojn, estis sinjoro de Kukumpoto, delonga invalido. Li estis malbonhumora maljunulo, kies favoron oni ne povis akiri kaj kiu ĉiam havis acidan mienon. Tio estis rezulto, ĉar dum sia tuta vivo li laboris super vinagro-kukumoj.
Tiu fraŭlo Pajloĉapelo estis tute alia kamarado! Li aspektis tre povre, malnoble, truplene kaj malpure, sed estis gaja kaj plena de ŝercoj kaj humuraĵoj. Certe li iam sidis sur saĝa kapo.
Sinjoro Pajloĉapelo ne